en fremda lok’, en lando nekonata,
sen ia bon’, kun tedo kaj dolor’,
kun mia vol’ kaj penso katenata;
mi vivas nun en plena malliber’,
amika zorg’ al mi ĉi-tie mankas;
ja kaptis min kaj gardas liga fer’,
pri kio mi al mia sort’ nur dankas.
Dum longa temp’ neni’ plaĉis al mi,
mi ŝatas nun eĉ krudan malgajaĵon,
kaj eĉ mi nun ĉenerojn ŝatas pli
ol antaŭ temp’ la belan vestbrodaĵon;
montris al mi sian povon la sort’
pelante min al la ĉagrenoj nunaj,
sed en trankvil’ mi restas kaj honor’
ĉar luktis mi kun la bravuloj kunaj.
Konsolas min ke venis kaptitec’
nur pro fidel’, serv’ al mia sinjoro,
kun armilar’, sub pli granda fortec’,
sed ne pro mank’ je kavalir-honoro.
Kaj pensas mi ke ne konkeras hom’
famon, se li labor-pezon ne sentas,
sed kun malĝoj’ mi vidas ke la mond’
alie nur pri la ŝajnoj kontentas.
Ĉia malbon’ estas eta sufer’
antaŭ malĝoj’ kiu koron disŝiras
kaj kiu min disigas el esper’:
kiam sen ĉes’ ni pri io sopiras
proksimigonta nin al la liber’;
dum vidas mi kion Sforza postulas,
kiu rezonojn aŭdas kun koler’,
pro kio mi en mia koro brulas.
Nenion mi en la nuna moment’
ekvidas ja, kio nin helpi povas,
krom nia Di’, de ĉio fundament’,
en kiu ni plej grandan helpon trovas,
kaj krom la Reĝ’ kiu montradis sin
kun am’ al ni kaj bonkoreco pia;
el la malbon’ li certe tiros nin
ĉar estas ni sub la regado lia.
Ho mia Reĝ’ kaj natura sinjor’,
ni turnas nin al vi nur kun la preĝo
ke via am’, protekto kaj favor’
atingu nin, fidelajn al la reĝo.