Kis’ sur okul’... Ho, kia brilo,
de mia kiso sub la varm’,
en la de tim’ plena pupilo,
kvazaŭ birdet’ en iu man’!
Aromas jam estonta ploro
sub la palpebroj en ridet’;
kaj kun flugila mov-fervoro
batas pupil’ en malkviet’.
Kaj ĉirkaŭ ni la tempo fluas
en faŭk-abismon en mallum’.
Mi ĉe l’ okuloj viaj ĝuas,
de viaj vidoj je l’ parfum’.
En kaptitec’ via pupilo,
kiel alaŭdo en la man’,
movadas sin kvazaŭ flugilo
por flugi for kun arda varm’…