mi havis —mian revon—
ĉeborde de la maro.
Alta pru’! Per senbaraj
marvojoj, jen la svelta
bark’ kiun mi stiradis.
Sciis l’ okuloj miaj
la bonordan ripozon
de patroland’ malgranda.
Al vi, ja, mi bezonas
konfesi la timsenton
pri pluv’ sur fenestr-vitroj,
Malhela nokt’, hodiaŭ,
falas sur mian hejmon.
La nigraj rokoj
altiras min al drono.
De l’ kant’ kaptita mi
—oj!, klopod’ vana—, kiu
al aŭroro min gvidus?
Rande de l’ maro mi havis
hejmon —lante daŭran sonĝon.