El bes sobre els ulls

Gabriel Alomar
Gabriel Alomar
Pro abelfluga kis’ subita,

okul’ kliniĝas kvazaŭ flor’;

kaj en okul’, pro tim’ fermita,

pupilo batas kiel kor’.

Kis’ sur okul’... Ho, kia brilo,

de mia kiso sub la varm’,

en la de tim’ plena pupilo,

kvazaŭ birdet’ en iu man’!


Aromas jam estonta ploro

sub la palpebroj en ridet’;

kaj kun flugila mov-fervoro

batas pupil’ en malkviet’.


Kaj ĉirkaŭ ni la tempo fluas

en faŭk-abismon en mallum’.

Mi ĉe l’ okuloj viaj ĝuas,

de viaj vidoj je l’ parfum’.


En kaptitec’ via pupilo,

kiel alaŭdo en la man’,

movadas sin kvazaŭ flugilo

por flugi for kun arda varm’…



Kataluna antologio. Kompilita kaj plejparte tradukita de Jaume Grau Casas, L. K. Barcelona: Editorial Ibèrica, 19312

Traduït per Jaume Grau Casas

Jaume Grau  Casas
Jaume Grau Casas