La pell de brau
Salvador Espriu
Salvador Espriu
1
La taŭro, sur la areno de Sefarado,
alimpetis la etenditan felon
kaj ĝin svingas, alten, kiel flagon.
Kontraŭ la vento, ĉi felo
de virbovo, de la taŭro sange kovrita,
estas jam ĉifono ŝrumpigita de la oro
suna, porĉiame liverata al la martirigo
de la tempo, preĝo nia
kaj blasfemo nia.
Samtempe: viktimo, ekzekutisto,
abomeno, amo, plendo kaj rido
sub la ŝlosita eterneco de l’ ĉielo.
30
Diversas ja la homoj kaj diversas la lingvoj
kaj konvenis multaj nomoj al unu sola amo.
La malnova kaj rompebla arĝento iĝas vespero
haltanta en lumhelo super la kamparo.
La tero, per kaptiloj el mil oreloj fajnaj,
ensorĉis jam la birdojn kriantajn aer-kantojn.
Jes, ekkomprenu kaj alproprigu, ankaŭ vi,
el la olivarboj,
la altan kaj simplan veron de la kaptita vento-voĉo:
«Diversas ja la lingvoj kaj diversas la homoj
kaj konvenos multaj nomoj al unu sola amo.»
46
Foje nepras kaj trudiĝas
ke homo mortu por popolo,
tamen neniam devas morti tuta popolo
por unu sola homo:
memoru ĉiam ĉi tion, Sefarado.
Firmigu la dialogajn pontojn,
klopodu ekkompreni kaj ami la kialojn
kaj la diversajn parolmanierojn de viaj idoj.
La pluvo poiome falu sur la semitejoj
kaj la aero glitu kiel etendita,
milda, plej bonvola mano sur la larĝaj kampoj.
Sefarado vivu eterne
en ordo kaj en paco, en la laboro,
en la malfacila kaj meritita
libereco.La taŭrofelo. La pell de brau. Sabadell: Associació Catalana d'Esperanto, 2021 [Col·lecció Grau Casas, 2].
Traduït per Abel Montagut