Poemes
Ausiàs March
Ausiàs March
XVIII
En fantazia revo, la am' al mi malkovras
kion al plej subtilaj ĝi kaŝe priarkanas,
kaj mia tagohelo por ĉiuj noktonigras,
min nutras manĝo, kiun neniu ajn gustumas.
Pri amo tiom multe mia spirit' kontemplas,
ke ĝi el mia korpo verŝajne sin elŝiras,
ĉar tiu ĉi deziro en homo sin ne trovas
krom se la karnobrulo lin iel ne perturbas.
En miaj karnaj membroj la sensdezir' ne loĝas
kaj la spirito ĉiam amverkojn nur avidas;
de l' blinda fajro, kiu bruligas la amantojn,
ne timas mi, ke l' koro per ekflamiĝo ardu.
Alia celo certe en mia vol' klopodas
dum ami vin, virino, komplete ĝi kontentas;
ne havas tiun celon, kiuj videble amas
trafitaj de pasio kaj je la am' ne indas.
Se iel ajn la amo rezonadi substancus
kaj ĝi plenrajte povus kun superrego sceptri
por premiadi bonojn kaj malbonaĵojn puni,
el inter plej elstaraj plej alte mi feniksus,
ĉar sole mi, senplie, la mikson preterlasas
de tiuj fideziroj, kiuj kun bon' sin volvas.
Plej vanus la riproĉo: ekprovo min ne tentas,
ĉar en mi mem la kaŭzo de la fivoloj nulas.
Samkiel la sanktuloj, spertinte lumon dian,
la lumon de la mondo - fiktiva plene konis,
surmondan glorobrilon rifuze nur malŝatis
kaj ili jen por gloro pli granda ektriumfis,
simile la dezirojn mi naŭze abomenas
post kies plenumiĝo la amo tuj malkreskas,
mi prenas sole tiujn, kiujn spirito ŝutas,
ĉar ĝi neniam lacas, sed ĉiutage oblas.
Samkiel sankta Paŭlo, kies animon tiris
el lia korpo Dio, misterojn diajn sondi
-tial ke la spirito enkorpe ja karceras
kaj dum la kunvivado ĝi daŭre plu mallumas-,
simile nun la amo mian spiriton rabas
kaj makulitan penson neniel enakceptas,
nelacigeblan ĝuon pro tio mi travivas,
ĉi tiu vera amo pri l' karno ja ne zorgas.
Samkiel filozofo, strebanta suprenveni
al tiu alta bono, kiu ja ne perdindas,
perdigajn bonoŝajnojn forĵetis marprofunden
ĉar senhezite kredis, ke ili saĝon ronĝos:
tiel mi mem, celante al daŭra ĝuo grimpi,
entute sur la mondo, plezuron krudan pelas
pro mia firma kredo, ke l' grandan ĝuon voras
la teda fiplezuro, plej haste forfluganta.
La komunpensaj homoj, ke iel veras dubas
sekretoj multenombraj, kiujn dieco gardas;
ĝi ilin al martiroj volonte manifestis,
ĉar tiuj ol taŭguloj sensciaj pli subtilis.
Ĉar tiaspecajn fajnojn al mi la amo montras,
kiajn la kleraj homoj kompreni ne atingas,
la doktaj miajn vortojn aŭdinte, tuj dementas,
laŭ ili, frenezaĵojn sendube mi parolas.
Lilio inter kardoj, mia volo sin hardas
per tia harditeco, kian amant' ne konas.
La amo nun konsentas, ke mi trezorojn ĝuu:
ĉi tiujn al mi sole ĝi klare plenrivelas.
XXIX
Kiel fuĝanta taŭro endezertigas sin
se ĝia samrasano fortrudas kun perforto
kaj ĝi ne plu revenas ĝis plenas ĝia forto
celante la detruon de kiu pelis ĝin,
tutsame, de vi nepre mi devas nun forkuri,
ĉar via rifuzgesto konfuzis mian penon,
mi restos en ekzilo ĝis mi atingos svenon
de l' granda timo, kiu malhelpas min plezuri.
La ventoj kaj velaro plenumos miajn celojn,
irante dubajn ondojn, plugante vojojn mare;
sirok' kaj orienta kunblovos solidare
kun suddevena vento kaj greka sur la velojn.
Mistral' kaj okcidenta armiĝas kontraŭsturme:
fervore mi petegas al vento la transmonta,
ke ĝia blovo estu al ili kunhelponta
kaj jen kvinope ĉiuj venigu min returne.
La maro ŝaŭme bolos, kiel kaldrono forne,
kun ŝanĝo de l' koloro kaj de l' natura stato,
videble ĝi rigardos kun spito kaj malŝato,
se iu ajn afero surfacas malgraŭŝtorme.
Por ŝirmi sin, la etaj kaj grandaj fiŝoj kuros,
kaj ĉiuj haste serĉos sekretan kaŝiĝejon:
lasante maron fuĝe, vivnutran akuŝejon,
sur seka tero ili, verŝajne, pli sekuros.
La pilgrimuloj, ope, plej sanktajn votojn ĵuros,
kaj ĉiuj ekpromesos abundajn vaks-modlaĵojn,
pro la teruro ili laŭtigos sekretaĵojn,
kiaj en konfespreno neniam eĉ susuros.
Vi mem, dum la danĝero, ne falos el memoro,
sed ĵure mi promesos al nin liginta Dio,
ke mia firma volo ne malkreskos ĉe tio
kaj ĉiam vi prezencos interne de la koro.
Timigas min la morto pro mia dista foro,
ĉar fine jam la amo per morto neniiĝos,
sed mia bonvolemo neniel superiĝos,
mi kredas plenkonvinke, per ties ĉi rigoro.
Mi sentas ekĵaluzon pri via vol' avara:
ĉar ĝi post mia morto min eble tuj forgesos
-dum ni ĉi-tempe vivas, verŝajne ĝi ne ĉesos-,
mondĝuon jam forrabas ĉi tiu pens' amara:
post mia morto, eble, pri am' vi estos bara,
tuj abomenindaĵo mi iĝos por vi blinde.
Trudite ekster mondon, por mi ekestos pinte
mia plej granda miso - ne vidi vin najbara.
Kial, ho Dio, kial la am' neniam plenas,
ĉar apud la pleneco nur sole mi min trovus?
Kiome via volo min amas, mi scipovus,
ĉar mi je la venonto ekfidas kaj timtremas.
Mi estas la amanto, kiu pleje ekstremas,
post kiuj en la morto nun jam definitivas;
aflikton mia koro ne montras, ĉar mi vivas,
samkiom en la morto, kiu veegon ĝemas.
Mi pretas al ambono kaj miso tutsimile,
sed pro mia fatalo pludaŭras ŝancomanko;
en plena vekiteco, kun pordo sen ferstango,
ĝi trovos min tutpretan, kaj jesos mi humile.
Mi deziregas, kio dronigus min elspile,
kaj tiu ĉi espero el misoj min konsolas;
ke mia nuna vivo liberu mi ne volas,
el la plej kruda ŝanco, sed tuju ĝi azile.
Kaj tiam la popolo rimarkos, mi admonas,
kion la vera amo ekster mi mem plenumos,
ĝia potenco rekte kaj evidente lumos,
kaj miaj faroj pruvos la vortojn kiuj sonas.
Ho amo, amo, pri vi mi sentas pli ol konas,
el kio restos sole la plej malbona parto,
kaj vin ekkonas homo, se mankas via varto:
al la ĵetkuba ludo mi vin kompare zonas.
Ausiàs March. Amankantoj. 60 Poemoj. València: Edicions de la Generalitat Valenciana, 1993
Traduït per Abel Montagut